Vombatiformes | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Meza mioceno - nun | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Phascolarctidae | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Vombatformaj (vombatiformes) estas unu el tri subordoj de Diprotodontia, plej granda ordo de marsupiuloj. La subordo iam estis multe pli vaste disvastigita ol nun. Kvin el sep konataj familioj de ĝi nun estas formortintaj. Restas nur familio Phascolarctidae aŭ Faskolarktedoj, kun nur unu travivanta specio Phascolarctos cinereus (Koalo), kaj Vombatidae aŭ Vombatedoj, kun tri specioj de vombatoj.
El formortintaj familioj notinda estas familio Diprotodontedoj, al kiu apartenis diprotodono, verŝajna fonto por indiĝena mitologia monstro bunjipo.
La subordo Vombatiformaj je siaj proksime rilataj specioj de kompakta korpa formo kontrastas kun aliaj du subordoj de Diprotodontia: Makropodiformaj (kanguruoj, valabioj kaj kvokaoj) kaj Phalangeriformes aŭ Falangeriformaj (diversspecaj posumoj). Malsimile al ili, koaloj kaj vombatoj estas sufiĉe proksime rilataj kaj biologiistoj kredas, ke ilia komuna praulo eble vivis dum Kenozoiko.